Kvinpetalo

Kvinpetalo Centre de stages de et en espéranto auquel est attaché une bibliothèque. Staĝejo de kaj per esperanto

20/09/2022

Astronomia staĝo
31/10-04/11/2022
"Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, u*i observilojn por spekti la ĉielan volton:stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp.
Apud la faka aspekto, ni povos babili pri ligo inter Astronomio kaj
ĉiutaga vivo. Neatendite, ni konstatos ke la plej modernaj kosmaj teorioj estas ligitaj al niaj kulturaj kutimoj. Do glitado al filozofaj aspektoj.
Kaj kompreneble ĉiuj aliaj astronomiaj temoj kiuj kreskos pro kaj dum nia kunveno.!!."
Ĝis baldaŭ
Patrick Lagrange

29/07/2022

Aŭgusto 29a-Septembro 2a

Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj

Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro, kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo.

Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos, kiel facile estas ekkontribui, kaj kiel gravas respekti bazajn regulojn por garantii kiel eble plej grandan fidindecon al tiu kolektiva verko.

Ni kune kreos kaj/aŭ plibonigos artikolojn pri lokaj temoj (kiaj Bureso, Civaux, kaj aliaj), ties historio, monumentoj kaj aliaj rimarkindaĵoj, helpante sin de dokumentoj kaj enketante surloke.

Ĉiu partoprenanto estos instigita plu kontribuadi, ekzemple same enketante pri propra hejmregiono aŭ pri kiu ajn temo, por kiu ŝi/li havas intereson, ŝaton kaj apartan kompetenton.

La semajnon gvidos Arno Lagrange aktiva vikipediisto de multaj jaroj.

Arno Lagrange

Aŭgusto 29a-Septembro 2a
Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.

La kursoj okazos matene. Posttagmeze (lunde, marde, ĵaŭde, vendrede) inter la 17a kaj la 19a ni vizitos atelieron* en apuda vilaĝo. Tie kun artistino ni lernos :
- tinkturi teksaĵojn per naturaj rimedoj
- krei ornamaĵojn el la naturo, ktp.

Merkredo estos komuna turisma tago.

* Atentu, ke la partopreno en la posttagmezaj atelieroj necesigos krompagon je 30 €.

Catherine Kremer

05/06/2022

Ĉu vi volas botanikumi ?
Venu al Kvinpetalo de la 20a ĝis la 24a de junio ĉijara, do tre baldaŭ!
Vizitu la retpaĝaron www.kvinpetalo.org.

28/12/2021

Saluton.
Tiu stranga periodo malhelpas la staĝojn. Tamen, la konstantajn kostojn ni devas pagi. Kaj ankaŭ ni devas daŭrigi la riparojn.
Estus bone ricevi pliajn donacojn, por ke la centro povu bone pretervivi la nunan situacion.
Korajn bondezirojn de la kasisto.

Estas ankoraŭ kelkaj lokoj en unu el la malmultaj fizike okazontaj esperantaj aranĝoj. Ne multaj lokoj, ĉar por respekti...
10/10/2020

Estas ankoraŭ kelkaj lokoj en unu el la malmultaj fizike okazontaj esperantaj aranĝoj. Ne multaj lokoj, ĉar por respekti sekurecajn regulojn, ĉiu partoprenanto disponos je propraj ĉambro kaj sanitaraj instalaĵoj.
Kie? en Kvinpetalo.
Kiam? de la 19a ĝis la 23a de oktobro.
Kiuj sesioj?
Du paralelaj sesioj.
Kun Catherine Kremer, por progresantoj. Ĉefe praktika ekzercado.
Kun Brian Moon, por studo de verkoj de la programo por la 3a grada ekzameno, kaj aldone iom da tradukekzercoj.
Detaloj ĉe la retpaĝoj de Kvinpetalo. http://www.kvinpetalo.org/

Bonvenon karaj, sed ne atendu por aliĝi!
[email protected]

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Staĝo en Kvinpetalo, 24-28/02/2020.Praktikado de la lingvo plurnivela kun Catherine KremerLa kurso koncernas komencintoj...
08/12/2019

Staĝo en Kvinpetalo, 24-28/02/2020.

Praktikado de la lingvo plurnivela kun Catherine Kremer
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.
Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso: "La de mi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo"."
Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin: ni organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj.

Trianivelaj studoj kun Brian Moon
Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la kvar librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Pli da klarigoj baldaŭ sur la retpaĝaro

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

11/10/2019

Nova staĝo pri metodiko kun Katalin Kovats : 21-25/10/2019
Por aliĝo www.kvinpetalo.org

15/05/2019

Alain Favre, specialisto pri fungoj, denove gvidos promenadojn tra naturo kaj Vikipedio.

Kie? en la kulturcentro Kvinpetalo, en bela regiono Puatuo, Francio.

Kiam? de la 17a ĝis la 21a de junio..

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu: ĝi estas alirebla por ĉiuj!

Pri restado, prezo, kaj aliaj teknikaj informoj, vidu ĉe http://www..kvinpetalo.org

Rabato se vi aliĝas antaŭ la 17a de majo !

Rete : [email protected]

Bonvenon en Kvinpetalo!

Claude Nourmont

PS : la ĝenerala asembleo de SYM okazos tuj antaŭ la staĝo, dimanĉe la 16an de junio je la 10a horo

03/02/2019
Kvinpetalo bezonas renovigi la tegmenton super la biblioteko. Kiu helpos?
03/02/2019

Kvinpetalo bezonas renovigi la tegmenton super la biblioteko. Kiu helpos?

Bonvenon al nia helpkaso !Ni devas renovigi la tegmenton super la bibliotekaj salonoj, movi kaj ŝanĝi tegolojn, ktp., kaj tio ne kostas nenion. Ni bezonas helpon.Vi

Adresse

15 Rue Du Lavoir
Bouresse
86410

Notifications

Soyez le premier à savoir et laissez-nous vous envoyer un courriel lorsque Kvinpetalo publie des nouvelles et des promotions. Votre adresse e-mail ne sera pas utilisée à d'autres fins, et vous pouvez vous désabonner à tout moment.

Contacter L'école

Envoyer un message à Kvinpetalo:

Raccourcis

Partager