Nova iniciato de Sociala Grupo Lexus
Sociala Grupo Lexus
Edukado por la propedeŭtika instruado de Esperanto
-
Educação para o ensino propedêutico do Esperanto.
Lexus estas brazila sociala entrepreno, kies kerna negoco estas la edukado por la propedeŭtika instruado uzo de Esperanto, sed krome ĝi agadas sur la kampoj de la libromerkato kaj reta teknologio.
-
Lexus é um empresa social brasileira, cujo negócio principal é e educação para o ensino propedêutiko do Esperanto, mas atua também no campo do mercado de livros e serviços de internet.
La 3-a numero de Heroldo de Esperanto, jarkolekto 2017, jam estas preta
-----
Ni informas, ke la 3-a numero de la 63-a jarkolekto de Heroldo de Esperanto jam estas tute preta. Tamen, la abonantoj ĝin ricevos nur morgaŭ, ĉar lasta provlegado estas farata. De nun nur la abonantoj ĝin ricevos.
Dume, la 1-a numero de la portugallingva versio estas survoje al finpretigo kaj estos sendita kune kun la 2-a numero de la Esperanta versio al la presejo.
La redaktado de la 4-a numero de la Esperanta versio jam komenciĝis. Ĝis la fino de la jaro aperos tri pliaj numeroj.
----
Meet Google Drive – One place for all your files Google Drive is a free way to keep your files backed up and easy to reach from any phone, tablet, or computer. Start with 15GB of Google storage – free.
NOVA NUMERO DE HdE - 2-2017
Ni ĵus sendis la jenan mesaĝon al ĉiuj niaj abonantoj:
---
Karaj abonantoj de Heroldo de Esperanto (se vi ne estas abonanto, konsideru ĉi tiun mesaĝon kiel inviton aboni). Jen bonaj novaĵoj:
1- la nova numero de Heroldo, la 2-a de la jarkolekto 2017 ĵus aperis:
http://bit.ly/HdE-eldonitajnumeroj > ĉi-ligile vi trovos la du numerojn de la jarkolekto 2017.
2- La redakcio de Heroldo de Esperanto nun havas retejon ĉe http://bit.ly/HDE-redakcio-retejo
En ĉi tiu retejo vi povos trovi diversajn informojn rilate Heroldon de Esperanto. Ekzemple, vi povos konsulti nian publikan kalendaron kaj vidi la datojn por la lanĉo de pliaj 4 numeroj ankoraŭ ĉi jare. Jes, ja, la aperritmo de Heroldo estas survoje al normaliĝo. En la venonta jaro vi havos 12 akuratajn numerojn.
3- Ni lanĉos grandan abonkampanjon kaj ni kalkulas pri via kunlaboro. Nia reta abonilo ankoraŭ funkcias ĉe www.heroldodeesperanto.com kaj jam eblas pagi per PayPal. Helpu nin trovi novajn abonantojn!
4- Heroldo bezonas pligrandigi sian redakcian skipon. Pri tio ni daŭre laboras de nun. Kiel vi povos legi sur la paĝo kun niaj redakciaj direktivoj, Heroldo celas fariĝi forumo de la pensulara elito de Esperantujo.
5- En la retejo de la HdE-redakcio vi povos legi pri Instituto Teo Jung, al kiu ni donacos la gazeton Heroldo de Esperanto, post elpagi nian ŝuldon al LF-koop. Ni atendas decidon de ĝia ĝenerala asembleo en la 15-a de oktobro pri nia propono rilate kaj la neplenumon de la klaŭzo pri sendo (flanke de LF-koop) de listo kun aktualaj abonantoj kaj nian nesolventecon. Ni estas certaj, ke la tuta membraro de LF-koop prenos la saĝan decidon solvi en paco la konflikton inter ni.
Nu, ĝuu la legadon de la nova numero de Heroldo. La 3-a numero devos aperi en la 26-de oktobro. Bonvolu resendi ĉi tiun mesaĝo al ĉiuj viaj E-geamikoj.
Elkore,
Fabrício Valle - redakcia direktoro de Heroldo kaj ĝenerala direktoro de Sociala Grupo Lexus
18/09/2017
Pri klopodo solvi la konflikton inter Lexus kaj LF-koop kaj pri fondo de Instituto Teo Jung.
OFICIALA KOMUNIKO
----
https://docs.google.com/document/d/1wtv1vK7yFZVzO2j0YX7-flh4c_XkDfERYznFbYR5sXw/edit?usp=sharing
Pri klopodo solvi la konflikton inter Lexus kaj LF-koop kaj pri fondo de Instituto Teo Jung. Pri klopodo solvi la konflikton inter Lexus kaj LF-koop kaj pri fondo de Instituto Teo Jung. Oficiala Komuniko Sociala Grupo Lexus, la eldonejo de Heroldo de Esperanto, tre bedaŭras, ke sia konflikto kun LF-koop rilate la gazeton Heroldo de Esperanto ne estis solvita ĝis nun per avantaĝa interko...
04/09/2017
KIUJ ESTAS LA MEMBROJ DE LF-koop?
Helpu nin kontakti ĉiujn membrojn de la LF-koop. Ili bezonas ekscii kelkajn aspektojn de la "afero Heroldo de Esperanto", kiujn eble ili ne konas.
Aliflanke, ni informas al ĉiuj abonantoj kaj abonontoj de la jarkolekto 2017 de Heroldo de Esperanto, ke :
1- ekde nun ni lasos la pasivan kaj diplomatian sintenon kiun ni havis ĝis nun kaj aktive defendos niajn rajtojn kaj nian reputacion rilate ĉi tiun temon. En la preparata numero de Heroldo ni klarigos la tutan situacion;
2- vi ne devas kredi pri la duonveroj publikitaj en HeKo. Ekzemple, ĉe http://esperantio.net/index.php?id=3311 ne estas klaraj informoj kaj la leganto erare konkludos, ke Lexus ricevis pagon por ducento da abonoj.
-----
Se vi havas demandojn pri Heroldo, bonvolu sribi al [email protected] aũ vizitu la informservon Heroldo-abonantoj ĉe https://groups.google.com/a/heroldodeesperanto.com/d/forum/informpeto kaj tie faru viajn demandojn.
HELPU NIN TROVI LA (EKS)ABONANTOJN DE HEROLDO DE ESPERANTO
Klarigo pri ĉi tiu listo de LF-koop
Estis interkonsento, okaze de la aĉeto de Heroldo de Esperanto fare de Fabrício Valle kaj Paulo Lima (forpasinta en januaro), ke LF-koop sendus liston de tiuj abonantoj kun la respektivaj datumoj (nomoj, adresoj (poŝtaj kaj retaj) ktp en septembro 2016. Fakte LF-koop sendis iun liston, sed kun nur nomoj kaj poŝtaj adresoj kaj neniu retadreso. Parta esploro pri de tiu listo montris, ke ne temas ne pri aktualaj abonantoj, sed pri eksabonantoj kaj multaj ne abonas de pluraj jaroj.
Ĉar ni bezonas havigi al ni precizan ideon pri kiom da esperantistoj el tiu listo estas eksabonantoj kaj kiuj fakte abonis la jarkolekton 2016 (kun iliaj retadreso aŭ Facebook-profilo) ni decidis krei kaj publike diskonigi diversajn sublistojn laŭ landoj kaj peti la helpon de la esperantistoj tra la mondo kaj lokaj kaj landaj asocioj. Nia klara celo estas kreo de ĝusta kaj ĝisdatigita listo.
Kiel vi povas helpi?
La laŭlandaj listoj enhavas nur la nomon kaj urbon de la nomoj senditaj al ni. Ni decidis ne diskonigi la poŝtan adreson, sed tre gravas al mi malkovri kaj la nunan adreson kaj ĉefe la ret-adreson aŭ alian retan komunik-kanalon de tiuj (eks)abonantoj en la listo.
Per tio mi povos kontakti tiujn, kiuj abonis la jarkolekton 2016 aŭ eĉ estis abonantoj antaŭ 15 jaroj (jam aperis enlistitigo en tiu situacio!), se ni trovos manienon fari perretan kontakton, ĉar sendi poŝtan leteron al pridubinda adreso ne estus ŝaĝa strategio por malgranda entrepreno.
Nu, la excel-folioj kun la listo de (eks)-abonantoj laŭ landoj (temas pri 53 landoj) preskaŭ ĉiuj eŭropaj troviĝas ĉe http://bit.ly/SolidaraHelpoAl-Heroldo
Estu solidara al nia klopodo konstrui sufiĉe grandan abonantaron. Heroldo de Esperanto en sia nova fazo bezonas vian apogon.
Heroldo - Listo de (eks)-abonantoj por kontrolo - Google Drive
16/08/2017
OFICIALA KOMUNIKO
Hieraŭ ni devus esti lanĉinta la duan paperan numeron de Heroldo de Esperanto ( jarkolekto 2017), sed bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne estas preta. Ni daŭre laboras por ĝin lanĉi tre baldaŭ.
Alifkanke, konstantaj progresoj okazas flanke de la konstruado de la retejo kie estos disponigata la reta versio. Dum la reta abonilo daŭre restas ĉe www.heroldodeesperanto.com la reta versio estas konstruata ĉe www.heroldodeesperanto.club. La domajna finaĵo ".club" ne estis hazarde elektita: sub Heroldo estos disvolvata servoklubo de Sociala Grupo Lexus, apoge al la E-asociaro. Tio estas parto de nia originala entreprena plano, kiu malfruas pro la konataj problemoj.
Fabrício Valle, la nuna eldonanto, petas al la esperantistaro fidi pri la kapablo de Sociala Grupo Lexus superi ĉiujn malfacilajojn.
Aboni Heroldon estas paŝo tre necesa por la plua ekzisto de la preskaŭ 100-jara gazeto, kiun nun moderniĝas kaj eniris tute novan epokon, survoje al sia jubileo.
24/07/2017
ABONU HEROLDON KAJ PAGU PER UEA-KONTO AŬ REKTE AL SOCIALA GRUPO LEXUS PER PAYPAL
Heroldo nun estas eldonata en Brazilo kaj estas tute renovigita. Vi povas aboni ĝin ĉe www.heroldodeesperanto.com. Abonu Heroldon kaj aliĝu al influa E-legantaro.
21/07/2017
Heroldo aperos 4-paĝe en la portugala lingvo.
Ekde nun Heroldo de Esperanto aperos ankaŭ en la portugala lingvo, en 4-paĝa eldono, kune kun la eldono en Esperanto. La temaro estos: a) Esperanto (inkluzive de grandaj novaĵoj tra la mondo); b) E-movado, ĉefe la brazila, la portugala kaj tiuj eventuale en afriko (Angolo ktp); c) Lingvoj; d) Poliglota movado; e) Tria sektoro (NROj).
Poste venos la vico de eldonoj en la angla, hispana kaj eventuale aliaj lingvoj, depende de la evoluo de la portugallingva eldono kaj trovo de taŭgaj parteneroj ekster Brazilo (enkemple en Usono, Hispanio, Argentino ktp)
Nu, tio estas revolucio en la diskonigado de Esperanto. Sociala Grupo Lexus bezonas nur 150 abonantojn por la papera versio por komenci tiun revolucion, se paroli pri E-gazetaro. Per nur 59 eŭroj vi povas financi tiun revolucion! Abonu tuj ĉe www.heroldodeesperanto.com > Vi povos pagi per UEA-konto aŭ PayPal. Brazilanoj povas pagi per banka ĝiro. Bonvolu vidi kiel aspektos la supraĵon de la unua paĝo de Heroldo en la portugala. Abonu Heroldon kaj membriĝu en influa E-legantaro.
21/07/2017
Dataro por la publikigo de la kvin mankantaj numeroj de Heroldo ĝis la fino de 2017
------
Gravaj klarigoj kaj informoj pri la datoj de publikigo de Heroldo ĝis la fino de 2017. http://bit.ly/HdE-datoj_2017
Aperitmo de Heroldo - 2017 Dataro por la publikigo de la kvin mankantaj numeroj de Heroldo ĝis la fino de 2017 Klarigoj: Pro la multaj problemoj okazintaj, Sociala Grupo Lexus decidis aperigi en 2017 nur 6 numerojn de Heroldo. Tiu, kiu jam aperis, koncernas la monaton julion 2017. La datojn por aperigo de la kvin aliaj nu...
TESTO DE PAYPAL POR ABONO DE HEROLDO
Ni komencos testi la servon Paypal por pago de abono de Heroldo de Esperanto. Tiu pagmaniero jam estas disponebla ĉe www.heroldodeesperanto.com
Se vi emas aboni Heroldon kaj preferas pagi per PayPal, bonvolu partopreni la teston.
16/07/2017
Heroldo estas sendependa gazeto. Abonu ĝin ankaŭ ĉe http://bit.ly/AbonoHdE59-Transferwise, se temas pri abono de 12 numeroj de la papera versio. Ĝuu la intervjuojn de Heroldo
Pay via TransferWise Save on international money transfers with TransferWise. No margins and no spreads on real exchange rates.
Clique aqui para requerer seu anúncio patrocinado.
Localização
Categoria
Telefone
Site
Endereço
Caixa Postal 476/AC Central/Praça Cívica
Goiânia, GO
74001-970
Horário de Funcionamento
| Segunda-feira | 09:00 - 18:00 |
| Terça-feira | 09:00 - 18:00 |
| Quarta-feira | 09:00 - 18:00 |
| Quinta-feira | 09:00 - 18:00 |
| Sexta-feira | 09:00 - 18:00 |