Lernu

Lernu

Plurlingva paĝaro por lerni Esperanton // a multilingual website for learning Esperanto Bonvenon ĉe la oficiala Facebook-paĝo pri lernu!

(eo) lernu.net estas senpaga retejo por konatiĝo kun kaj lernado de la internacia lingvo Esperanto. Ĝi ankaŭ estas iuspeca eksperimento pri metodiko de perreta, seninstruista kaj senklasa lingvolernado. Ni estas malfermitaj al kunlaboro kaj volonte interŝanĝas spertojn kaj teknikojn! (en) lernu.net is a free website for getting to know and learning the international language, Esperanto. It's also

Operating as usual

21/12/2023

In January the London Esperanto Club (LEK) is launching weekly online Esperanto courses from beginners (A1) to advanced (C1) levels. You will find the list on this page:
https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html

Most courses will start in january. To register, simply fill in the form on the page of the course you are interested in.

It is possible to join more than one course but please only register if you know you will be able to attend most weeks as the number of participants in each group is limited to around 15 people.

If you know anyone who might be interested in learning Esperanto, it would really help if you could let them know about our new courses for complete beginners. Thank you.

We do our best to keep our courses free of charge, but for some courses we ask for a small voluntary contribution to help us cover our running costs.

21/12/2023

En januaro, la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉas novajn retajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:
https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html

La informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

La plejparto de la kursoj komenciĝos la duan semajnon de januaro. Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Eblas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi scias, ke vi povos ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri nia novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuon por helpi nin kovri niajn kostojn.

08/09/2023

This month the London Esperanto Club (LEK) is launching weekly online Esperanto courses from beginners (A1) to advanced (C1) levels. You will find the list on this page:

https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html

Two of the courses are for complete beginners:
-with James (Europe) on Wednesdays.
-with Gilda (America) on Fridays.

Most courses will start during the first week of September. To register, simply fill in the form on the page of the course you are interested in.

It is possible to join more than one course but please only register if you know you will be able to attend most weeks as the number of participants in each group is limited to around 15 people.

If you know anyone who might be interested in learning Esperanto, it would really help if you could let them know about our new courses for complete beginners. Thank you.

We do our best to keep our courses free of charge, but for some courses we ask for a small voluntary contribution to help us cover our running costs.

If you have any questions or need more information, please contact us!

08/09/2023

Ĉi-monate la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉas novajn retajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:

https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto-courses.html

La informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

La plejmulto de la kursoj komenciĝos dum la venonta semajno. Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Eblas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi scias, ke vi povos ĉeesti regule, ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

La kursoj estas principe senpagaj, sed por iuj kursoj ni petas libervolan malgrandan kontribuon por helpi nin kovri niajn kostojn.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, bonvolu kontakti min!

Timeline photos 26/04/2022

Kanada artisto intervjuita de Revuo Esperanto!

Jam elŝuteblas la PDF-versio de la maja numero de la Revuo Esperanto: https://uea.org/revuoj/esperanto - por membroj kaj abonantoj (unuafojaj vizitantoj bezonas registriĝi). Sur la kovrilo Yves Desrosiers, kebekia artisto, kiu prezentiĝos en la 107-a Universala Kongreso en Montrealo. Subtenu la laboron de UEA per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo

24/04/2022

Indas partopreni -- kaj inviti amikojn! Notu ke la limdato por mendi estas la 25-a de aprilo!

La Antaŭkongresa Ekskurso de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo (2-5 aŭgusto 2022) irigos kongresanojn de Toronto al Kingstono, la unua ĉefurbo de Kanado. Kun pluraj neforgeseblaj historiaj lokoj, ĝi estas urbo kun vigla arta komunumo kaj moderna manĝosceno. Garantiu vian partoprenon, mendu ĝis 25 aprilo 2022: https://uea.org/kongresoj/mendilo Ĉiuj detaloj en la Dua Bulteno: https://uea.org/kongresoj

23/04/2022

Estas belega okazo esperantumi postkongrese... kaj vidi balenojn! mendu vian postkongreson ĝis la 25-a de aprilo!

La Postkongresa Ekskurso (13-16 aŭgusto) de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo 2022 (6-13 aŭgusto) irigos vin al diversaj lokoj de Kebekio, inter ili Baie-Sainte-Catherine, por boata veturo kun bonaj ebloj vidi diversajn balenojn, inkluzive de la ĉarmaj blankaj belugoj! Garantiu vian partoprenon, mendante ĝin ĝis 25 aprilo, ĉi-lundon: https://uea.org/kongresoj/mendilo Ĉiujn detalojn trovu en la Dua Bulteno: https://uea.org/kongresoj

22/04/2022

Belega okazo esplori la koron de Kebekio en la postkongresa ekskurso! (aliĝu ĝis la 25-a de aprilo)

Malkovru la koron de la provinco Kebekio kaj la nordan bordon de la impona riverego Sankta Laŭrenco en la Postkongresa Ekskurso de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo (13-16 aŭgusto 2022). La ĉefurbo Kebeko konservis fortikaĵojn kaj apartan etoson de la 18-a jarcento. Garantiu vian partoprenon, mendante ĝin ĝis 25 aprilo 2022: https://uea.org/kongresoj/mendilo Ĉiujn detalojn trovu en la Dua Bulteno: https://uea.org/kongresoj

21/04/2022

Bela okazo ekskursi kanade. Mendu tuj!

La Antaŭkongresa Ekskurso de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo (2-5 aŭgusto 2022) komenciĝos en Toronto, la plej granda kanada urbo! Kongresanoj i.a. vizitos la faman Turon CN, la plej altan en la lando (553 metrojn!) kaj krozpromenos inter insuloj de la lago Ontario. Garantiu vian partoprenon, mendu ĝis 25 aprilo 2022: https://uea.org/kongresoj/mendilo Ĉiuj detaloj en la Dua Bulteno: https://uea.org/kongresoj

Polyglot Gathering revenas rete en 2022! 07/03/2022

Ĉu vi estas lingvema? Ĉu vi volus rete praktike Esperanton kun homoj de multaj landoj? Ĉu eble aldone praktiki ankaŭ multajn aliajn lingvojn? Kaj eĉ pli: spekti diversajn interesajn prelegojn pri lingvoj, lingvolernado kaj similaj temoj? Tiukaze la evento "Polyglot Gathering Online" (www.polyglotgathering.com) estas ĉi tie ĝuste por vi! Legu pli ĉe nia blogo: https://ikso.net/polyglot-gathering-revenas-rete-en-2022/

Polyglot Gathering revenas rete en 2022! En 2022, Polyglot Gathering Online reokazos rete de 28a de aprilo ĝis 1a de majo. Tie atendos vin prelegoj, atelieroj lingvoekzercejoj disverslingvaj, kaj sociumaj programeroj! Aliĝo eblas ekde nun ĉi tie. La plej favora prezo haveblas nur ĝis la 23a de marto, do ne prokrastu!Skiza programo vide...

26/10/2021

JES – la Junulara E-Semajno – estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando.

Aliĝu al la ĉi-jara JES, kiu okazos en Lutherstadt Wittenberg, Germanio! Vin atendas neforgesebla bunta programo kun pluraj koncertoj, atelieroj, ekskursoj, kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj, kaj multe pli! Festu la novan jaron kun esperantistoj kaj praktiku ĉion, kion vi lernis per Lernu 😉 Pli da informoj kaj aliĝilo ĉe http://jes.pej.pl/.

16/10/2021

Verku por Vikipedio / Vikivojaĝo kaj gajnu valorajn premiojn, inkluzive de senpaga aliĝo al la UK-2022 en Montrealo!

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio! Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn, kiel senpagan aliĝon al la 107-a UK! La konkurson “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio organizas Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la LKK de Montrealo. Partoprenontoj devas legi la regulojn kaj listigi siajn kontribuojn en la konkursa paĝo. Legu la tutan komunikon ĉe https://uea.org/gk/989.

21/07/2021

Ĉu vi jam provis ĝin? "Esperanto-Kvizo" estis lanĉita hodiaŭ! https://kvizo.esperanto.net Temas pri nova ludo-kvizo, kun la celo instrui interesajn informojn pri/de Esperanto al ni - Esperantistoj. Pri ties movado, historio, lingvo, kulturo - ĉio tio troveblas ene de la kvizo! Krome - eblas gajni 45 valorajn premiojn! (Inter ili ekz. la unua estas kupono de UEA en la valoro de 300 EUR!) UEA estas la ĉeforganizanto de la kvizo (kaj disponigis la plej valorajn premiojn), E@I helpis teknike realigi la aferon. Do: ludu, ekzercu, amuziĝu, edukiĝu kaj gajnu! Ĉion tion eblas danke al tiu ĉi kvizo. Kaj sciigu nin pri viaj spertoj rilate la kvizon (kaj informu pri ĝi viajn amikojn, klubanojn, membrojn...)!

Somera Esperanto-Studado 2021 16/06/2021

Somera Esperanto-Studado okazos ĉi-jare virtuale, de la 2-a ĝis 11-a de julio 2021! Krom Esperanto-kursoj por diversaj niveloj okazos ankaŭ kursoj pri verkado kaj tradukado. Instruado okazos dum ambaŭ semajnfinoj, kaj dum la semajno estos prelegoj, koncertoj, diskutrondoj…

Pli da informoj: https://ses.ikso.net/2021/

Somera Esperanto-Studado 2021 Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj kun riĉa distra programo.

Want your school to be the top-listed School/college?